Esperanto

Sufiĉe kun sankcioj kontraŭ Sirio kaj la Sirianoj

En 2011 Eŭropa Unio alprenis sankciojn kontraŭ Sirio – prezentante ilin kiel “sankcioj kontraŭ altranguloj de la reĝimo” – kiuj trudis al la Lando la petrolembargon, la blokadon de ĉiu financa transakcio kaj la malpermeson komerci tre multajn  havaĵojn kaj produktojn. Rimedon, kiu  plu daŭras  hodiaŭ, ankaŭ se la petrolembargo, laŭ decido pli ol sufiĉe neklarigebla, en 2012 estis forigita de la areoj kontrolataj de la opozicio armita kaj ĵihadista por provizi ekonomiajn rimedojn al la tiel nomataj “revoluciaj kaj opoziciaj fortoj”.

Dum ĉi tiuj kvin jaroj la sankcioj kontraŭ Sirio kontribuis al la pereo de la siria socio, kondamnante ĝin al malsato, al epidemioj, al mizero, favorante la  agemon de la  batalantaj milicioj  integrismaj kaj teroristaj, kiuj hodiaŭ frapas ankaŭ en Eŭropo. Ili aldoniĝas al milito, kiu jam sekvigis 250.000  mortintojn, ses milionojn da evakuitoj, kaj kvar milionojn da rifuĝintoj.

La situacio en Sirio estas senespera. Malabundo da nutraĵoj, ĝeneraligita senlaboreco, neebleco de kuracadoj, porciumado de trinkakvo, de elektra energio. Ne nur, la embargo malebligas al sirianoj establiĝintaj eksterlande jam antaŭ la milito sendi monon al siaj parencoj kaj familianoj restintaj en la  patrio. Ankaŭ neregistaraj organizaĵoj engaĝitaj en helpoprogramoj estas malebligataj sendi monon al siaj operaciantoj en Sirio. Entreprenoj, elektraj centraloj, akvoduktoj, hospitalaj sekcioj estas devigitaj haltigi siajn servojn pro neebleco akiri kelkajn ŝanĝendajn maŝinpecojn aŭ benzinon.

Hodiaŭ sirianoj vidas la eblecon de vivebla estonto por siaj familioj nur forkurante de sia lando. Sed, evidente, ankaŭ ĉi tiu solvo kunfrapiĝas kun multnombraj malfacilaĵoj kaj kaŭzas akrajn disputojn interne de Eŭropa Unio. Nek povas la fuĝo esti la unura solvo, kiun la internacia komunumo scipovas proponi al ĉi tiuj bedaŭrindaj homoj.

Tiel ni apogas ĉiujn iniciativojn humanecajn kaj pacocelajn, kiujn la internacia komunumo efektivigas, speciale per la  malfacilaj negocadoj de Genève. Tamen atendante kaj esperante, ke tiuj atendoj trafos konkretan respondon, post tiom da amaraj disreviĝoj, ni petas, ke la sankcioj, kiuj frapas la ĉiutagan vivon de ĉiu siriano estu senpere suspenditaj. La atendo de la deziregata paco ne povas esti disigita de la konkreta zorgemo pri tiuj,  kiuj hodiaŭ suferas pro embargo, kies ŝarĝo falas sur la tutan popolon.

Ne nur : la retoriko pri refuĝintoj, kiuj forkuras de la Siria milito, aperas hipokrita se samtempe oni daŭras malsatigi, malebligi kuracojn, rifuzi la trinkakvon, la laboron, la sekurecon, la dignon al kiuj restas en Sirio.

Tial ni adresas nin al la parlamentanoj kaj urbestroj de ĉiu Lando, por ke la maljusteco de la sankcioj kontraŭ Sirio konatiĝu al la civitanoj de Eŭropa Unio (hodiaŭ tute sensciaj), kaj iĝu, finfine, objekto de serioza debato kaj konsekvencaj decidoj.

 

 

Annunci